Hilemorfismo


HilemorfismoHilomorfismo el la antikvgreka ὑλο- (hilo = ligno, materio) + - μορφή (morphē =formo) estas kosmologia doktrino ellaborita precipe de Aristotelo kaj pliellaborita de la skolastikuloj kaj arabaj filozofoj. Aristotelo ĝin elpensis kontraŭ la atomismo de Demokrito, la fariĝismo de Heraklito, la senmovismo de Parmenido, kaj asertas ke ĉiu korpo estas konstituita de du elementoj: unua materio kaj determina formo.

La materio unua estas la principo sendetermina, pasiva, ĉeesta en ĉiuj korpoj, havanta esencan inklinon al substanciĝon pere de la determinado de la formo. Ĉar temas pri koncepto pure filozofia, la unua materio, kvankam reala sed postulata nur per la intelekto, ne konfuzendas kun la fizika materio konstatata de la sensoj kaj objekto de la fiziko.

La formo estas la aktiva elemento kiu igas la unuan materion “tiu ĉi objekto”. La formo sen la unua materio ne povas konceptiĝi kaj tiel ankaŭ la unua materio sen la formo.

Hilemorfismo estis ĉevaleto de la mezepoka kristana filozofio, kaj eĉ hodiaŭ ĝi estas, ĉe iuj filozofiaj sistemoj, postulata por ekspliki la kompleksajn fenomenojn de la ĉesiĝo kaj reformiĝo de la naturaj kaj vivantaj specioj. Laŭ la jarcentoj la aristotela doktrino ricevis diversajn kaj malsamajn integriĝojn kaj modifojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search